UN postulas sendependan enketon pri militkrimoj pro la malkovro de centoj da pafmortigitaj civiluloj en la urbeto Buĉa (Kieva provinco) post la retiriĝo de la rusiaj trupoj el la nordo de la ukrainia teritorio.
Pli ol 50 civiluloj estis mortigitaj en la bombado de fervoja stacio Kramatorsk; Ukrainio akuzis rusiajn trupojn pri la lanĉo de raketo Toĉka-U, sed Rusio memorigas ke ĝia armeo ne plu uzas tiun malnovan armilon dum la ukraina armeo uzas ĝin ĉiutage.