Araba Maro | ||
---|---|---|
maro [+] | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Koordinatoj | 16° 0′ 0″ N, 64° 0′ 0″ O (mapo)1664Koordinatoj: 16° 0′ 0″ N, 64° 0′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 3 862 000 km² (386 200 000 ha) [+] | |
Areo | 3 862 000 km² (386 200 000 ha) [+] | |
Araba Maro | ||
Vikimedia Komunejo: Arabian Sea [+] | ||
La Araba maro estas parto de la Hinda Oceano, inter la duoninsuloj araba (okcidente) kaj hinda (oriente).
La Araba Maro estas ligita kun la Omana Golfo, nord-okcidente, kiu per Hormoza Markolo fluas al la Persa Golfo, kaj kun la Adena Golfo sud-okcidente.
Biogeografie la Araba maro estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro da ekoregionoj elektitaj de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.