Fotomuntaĵo de iuj famaj arabaj israelanojMapo de israelaj municipoj kun plimulto de arabparolantoj, en 2015.Kolormapo de la proporcio de araba loĝantaro en la israelaj regionoj, 2000.
Arabaj civitanoj de Israelo,[1] aŭ Arabaj Israelanoj, estas israelaj civitanoj kiuj estas Araboj. Multaj arabaj civitanoj de Israelo memidentigas sin kiel Palestinanoj kaj ofte mem-designas sin kiel Palestinaj civitanoj de Israelo aŭ Israelaj Palestinanoj.[2] Laŭ esploro de 2017 fare de la profesoro Sammy Smooha de la Universitato de Ĥajfo, 16% de la araba loĝantaro preferas la terminon "Israela Arabo", dum la plej granda kaj rapide kreskanta proporcio preferas "Palestinano en Israelo", kaj 17% preferas "Palestina Arabo", malakceptante entute la identecon de "Israela".[3]
Laŭ la Israela Centra Buroo de Statistiko, la araba loĝantaro en 2019 estis ĉirkaŭkalkulita en 1 890 000, kio egalas al 20.95% de la tutlanda loĝantaro.[6] La majoritato de tiuj identigas sin kiel Araboj aŭ Palestinanoj laŭ nacieco kaj Israelanoj nur laŭ ŝtataneco.[7][8][9] Arabaj civitanoj de Israelo loĝas ĉefe en arab-majoritataj urboj; ok el la dek plej malriĉaj urboj de Israelo estas arab-majoritataj. La vasta majoritato de israelaj araboj edukiĝas en lernejoj separataj de tiuj de Judaj israelanoj, kaj la arabaj politikaj partioj neniam aliĝis al israela registara koalicio.[10][11] Multaj havas familiajn ligojn kun Palestinanoj de Cisjordanio aŭ de la Gaza Zono same kiel kun Palestinaj rifuĝintoj en Jordanio, Sirio kaj Libano.[12] Galileaj Beduenoj, Negevaj Beduenoj kaj Israelaj Druzoj tendencas identigi sin kiel israelanoj pli ol la aliaj arabaj civitanoj de Israelo.[13][14][15][16]
Al araboj kiuj vivas en Orienta Jerusalemo kaj en la Golanaj Altaĵoj, okupaciitaj de Israelo en la Sestaga Milito de 1967 kaj poste aneksigitaj, oni proponis israelan ŝtatanecon, sed plej el ili malakceptis ne dezirante agnoski la israelan pretendon al suvereneco. Ili iĝas "permanentaj loĝantoj" anstataŭe.[17] Ili teorie havas la rajton postuli la israelan ŝtatanecon, municipajn servojn kaj partopreni en municipaj balotadoj.[18] Sed plue ili restas subuloj de eksterlanda okupacianta ŝtato.
↑Margalith, Haim (Vintro 1953). “Enactment of a Nationality Law in Israel”, The American Journal of Comparative Law2 (1), p. 63–66. doi:10.2307/837997.
La Israelnacieca Leĝo ekvalidiĝis la 14an de Julio 1952. Inter la Israela deklaro de sendependeco de la 14a de Majo 1948 kaj la aprobo de tiu leĝo kvar jarojn poste, teorie teknike ne estis israelaj civitanoj. En tiu artikolo, la esprimo "Araba civitano" estas uzata por referenci al la araba loĝantaro en Israelo, eĉ en la periodo post la batalhalta interkonsento de 1949 kaj antaŭ la aprobo de la Nacieca Leĝo en 1952.
↑ (4a de Marto 2004) “Identity Crisis: Israel and its Arab Citizens”, Middle East Report (25). Alirita 14a de Aprilo 2011..Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-13. Alirita 2020-11-12 .. "The issue of terminology relating to this subject is sensitive and at least partially a reflection of political preferences. Most Israeli official documents refer to the Israeli Arab community as "minorities". The Israeli National Security Council (NSC) has used the term "Arab citizens of Israel". Virtually all political parties, movements and non-governmental organisations from within the Arab community use the word "Palestinian" somewhere in their description – at times failing to make any reference to Israel. For consistency of reference and without prejudice to the position of either side, ICG will use both Arab Israeli and terms the community commonly uses to describe itself, such as Palestinian citizens of Israel or Palestinian Arab citizens of Israel."
↑An IDI Guttman Study of 2008 shows that most Arab citizens of Israel identify as Arabs (45%). While 24% consider themselves Palestinian, 12% consider themselves Israelis, and 19% identify themselves according to religion. Poll: Most Israelis see themselves as Jewish first, Israeli second
↑Steven Dinero (2004). “New Identity/Identities Formulation in a Post-Nomadic Community: The Case of the Bedouin of the Negev”, National Identities6 (3), p. 261–275. doi:10.1080/1460894042000312349. 143809632.