Aramidopsis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aramidopsis plateni (Blasius, 1886) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Platena aramidopseo (Aramidopsis plateni) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj, granda ralo nefluga birdo kaj la nura membro de la genro Aramidopsis. Ĝi estas endemio de Indonezio. Ĝi troviĝas nur en densa vegetaĵaro en malsekejoj de Sulaveso kaj apuda Buton.
Tiu ralo havas grizajn malsuprajn partojn, blankan mentonon, brunajn flugilojn kaj ruĝecbrunan areon en la nuko. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino havas pli helan kolmakulon kaj alikolorajn bekon kaj irison. La tipa voko estas la ronkado: ee-orrrr sono kiu donas al la birdo sian anglan nomon snoring rail (ronka ralo).
Ĝia nealirebla vivejo kaj retiriĝema naturo signifas ke la ronka ralo estas malofte vidita kaj kiel rezulto, malmulto estas konata pri ĝia konduto. Nur la plenkreska plumaro estis priskribita, kaj la reprodukta konduto estas neregistrita. Ĝi manĝas malgrandajn krabojn kaj verŝajne aliajn malgrandajn predojn kiel lacertojn. Kvankam protektita sub indonezia juro ekde 1972, tiu ralo estas minacata per habitatoperdo (eĉ ene de naturrezervejoj), ĉasado por manĝaĵo kaj predado fare de enkondukitaj specioj; ĝi do estas taksita kiel vundebla specio sur la Ruĝa Listo de IUCN.