Arcaicam Esperantom | |
esperantido | |
---|---|
Denaskaj parolantoj | verŝajne neniu |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata sed verŝajne ege malmulte |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | neniu |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Arcaicam Esperantom |
Franca nomo | Arcaicam Esperantom |
Specimeno | |
Nasquizziims cheyuy liberay. Hawaims cheyuy nosayn Pensoyn ed Ideoyn proprayn. Ondewas nosin cheyuyn samœ tractir.
| |
Arcaicam Esperantom, aŭ "Arĥaika Esperanto", estas fikcilingvo, planita dialekto de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (kaŝonomo de Kamiel Vanhulle) kun la celo redoni la etoson de arĥaika lingvo. Li ankaŭ kreis Popido-n (POPola IDiomo) kaj Gavaro-n (slango), do entute tri sociolektojn. Ĉar la dialekto enhavas gramatikajn kazojn kiel la dativon kaj genitivon, oni povas pli facile kaj rekte traduki frazpartojn el lingvoj kiel la Latina. Halvelik verkis libron pri sia dialekto en 1969 (Arcaicam Esperantom, Eldonejo-librejo Sonorilo, 1969).
Pro la mallonga historio de Esperanto, esperantaj verkistoj havas malmultajn rimedojn por krei la efekton de praa lingvouzo: ili apenaŭ povas uzi eksmodajn esprimmanierojn aŭ kion oni konas pri Pra-Esperanto. Tio aparte aperas kiam oni tradukas verkon en kiu certaj pasaĵoj uzas praan lingvoformon aŭ praecan sonon en la devena lingvo. Halvelik decidis plani lingvon, kiu aperas kvazaŭ praformo de nuna Esperanto.
La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj. Plie, li aldonis du kazojn (dativo kaj genitivo) ĉar la evoluo de kazo al kombinaĵo "prepozicio + nominativo" ekzistas en pluraj hind-eŭropaj lingvoj, precipe latinidaj.[1]