Ardenoj | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
mezalta montaro [+] | |||
Lando | Belgio | ||
- koordinatoj | 50° 15′ 0″ N, 5° 40′ 0″ O (mapo)50.255.6666666666667Koordinatoj: 50° 15′ 0″ N, 5° 40′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Signal de Botrange [+] | ||
Ardenoj | |||
Vikimedia Komunejo: Ardennes [+] | |||
La Ardenoj (france: Ardennes, valone: Årdene, nederlande: Ardennen) formas arbaroriĉan montetaron en orienta Belgio (la plej granda parto de Valonio), Norda Luksemburgo kaj malgranda parto en Francio. La ardenoj etendiĝas de Francio oriente de la Pariza Baseno tra Belgio kaj Luksemburgio ĝis la Rejno en Germanio. En norda Luksemburgio la montaro nomiĝas Oslingo kaj en Germanio ĝi havas la nomon Ejfelo (Eifel). La plej altaj punktoj troviĝas en Schneeeifel ĉe la belga-germana landlimo apud la urbeto Prüm kaj Sankt-Vith.
Ĝi estas okcidenta flankmontaro de masivo el ardezo al kiu apartenas la oriente de la Ardenoj situanta Ejfelmontaro en Germanio.