Areo de Lednice-Valtice | |
ĉeĥe: Lednicko-valtický areál | |
protektata areo | |
Areo de Lednice-Valtice
| |
Oficiala nomo: Lednicko-valtický areál | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administraj municipoj | Lednice, Valtice |
Historiaj regionoj | Moravio, Malsupra Aŭstrio |
Parto de | Valticio |
Situo | Areo de Lednice-Valtice |
- koordinatoj | 48° 46′ 33″ N 16° 46′ 30″ O / 48.77583 °N, 16.77500 °O (mapo) |
Areo | 283,09 km² (28 309 ha) |
Valego | Malsupramoravia valego |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Areo de Lednice-Valtice |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1996 (#20) |
Numero | 763 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | i, ii, iv |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lednice-Valtice Cultural Landscape | |
Retpaĝo: www.lednicko-valticky-areal.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Areo de Lednice - Valtice estas regiono, protektata de Unesko, en suda Moravio tute apud la ĉeĥa - aŭstria limo.
Ĝi apartenas al la plej belaj teritorioj en la centra Eŭropo. Ĝi troviĝas proksime de la urbo Břeclav kaj nomiĝas Areo de Lednice - Valtice. Ties valoro konsistas en harmonia kunesto de libera naturo kun multaj fiŝlagoj, kultivita pejzaĝo, parkoj kaj interesaj arkitekturaĵoj. Inter ili precipe elstaras kasteloj en du proksimaj urbetoj - Lednice kaj Valtice.
Fondintoj kaj posedintoj de ĉiuj ĉi belaĵoj estis familio Liĥtenŝtejnidoj, sed de la jaro 1945 la tuta havaĵaro apartenas al la ŝtato. Ĝis la jaro 1920 trairis la landlimo de Malsupra Aŭstrio kaj Moravio inter ambaŭ urbetoj, do nur de tiu jaro ankaŭ Valtice apartenas al Ĉeĥio.
Por la eksterordinara multflanka signifo jenan vastan areon ŝirmas de la jaro 1996 UNESCO, enskribinte ĝin en la tutmondan liston de kultura heredaĵo de la homaro.