La Areopago (antikve-greke æriˈɒpəɡəs) estas fama malferma roko situanta nordokcidente de la Akropolo en Ateno (Grekio). Ĝia nomo estas la malfrulatina kunmetita formo de la greka nomo Areios Pagos, tradukita "Monteto de Areso" (antikve-greke Aρειος Πάγος), omaĝe al la dio de milito.
La nomo "Areopago" ankaŭ rilatis, en klasikaj tempoj (inter 480 a.K. kaj 425 a.K.), al la atena reganta konsilio, poste limigita al la atena jura konsilio aŭ tribunalo kiu juĝis kazojn de intenca hommortigo, vundado kaj religiaj aferoj, same kiel kazojn rilatantajn al krimfajro de olivarboj, ĉar ili kunvenis en ĉi tiu loko[1][2].