Argentina Liberecana Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 2018 | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Sidejo | Mendoza | |
Ideologio |
libertarianisma konservativismo • merkata fundamentismo • Pralibertarianismo • dekstra liberecismo • ekonomia liberalismo • socia konservativismo • Minarkiismo • antikomunismo • dekstra popolismo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Liberecana Partio de Argentino (hispane Partido Libertario, akronime PL) estas argentina partio kiu estas konsiderita radikala dekstra partio. La partio reklamas elementojn de socia ultrakonservativismo, ekonomia ultraliberalismo, libertarianismo, minarkiismo kaj la koncepto de la noktgardista ŝtato [1]. La partio estis establita en 2018, kaj ekde 2019 estas gvidata de la elektita prezidanto de Argentino Javier Milei, kiu venkis en la ĝenerala baloto en 2023. La partio estas fondmembro de la koalicio Libereco Antaŭeniranta ("La Libertad Avanza"), kiu ankaŭ estas gvidita fare de Milei [2].
La partio havas nacian reprezentantaron en oktobro 2023, kaj ĝi havas reprezentantarojn en 11 provincoj de Argentino (Bonaero (urbo), Provinco Bonaero, La Pampo, La Rioja, Mendoza, San Juan, Santa Fe, Santiago del Estero, Córdoba, Corrientes kaj Provinco Katamarkio (Catamarca)).