![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Arini estas monofiletika tribo en subfamilio de neotropisaj papagoj, al kiu apartenas birdoj konataj en birdobredada kulturo kiel araoj kaj konuroj. Iliaj karakteraj ecoj estas brilkoloraj plumaroj kaj longaj vostoj. Ilia natura arealo inkludas teritoriojn de Meksiko, Centra Ameriko kaj Suda Ameriko. Iam specioj de Arini ankaŭ troveblis en Norda Ameriko kaj Karibio, sed ili supozeble formortis en antaŭhistoriaj tempoj kaj nur konatas tra subfosilioj aŭ entute estas hipotezaj.[1][2] El la modernaj anoj de la tribo, unu genro kaj kelkaj specioj estas formortintaj, kaj unu plu genro estas formortinta en naturo. La tribo enhavas tre konatajn kaj popularajn speciojn de papagoj, inter aliaj la malgrandan araon de Spix, kiu estas eble unu el la plej raraj travivantaj birdoj kun ne pli ol 100 specianoj travivantaj en kapteco, la ikonan blua-flavan araon kaj la hiacintulon, la plej grandan flugantan papagon.
Molekulhorloĝaj esploroj montras ke tribo Arini disiĝis de praulaj neotropisaj papagoj antaŭ ĉirkaŭ 30–35 jarmilionoj.