Tiu ĉi artikolo temas pri la historia pejzaĝo kaj nuna provinco de Grekio. Ankaŭ ekzistis samnoma orient-romia imperiestro Arkadio, kiu vivis inter la jaroj 377 kaj 408)
Arkadio (grekeΑρκαδία, Arkadía) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 4 419 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 102 000 loĝantojn. Arkadio krome ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Tripolo, inter pliaj komunumoj aparte menciindas Megalopoli, kiu kiam ĝi kreiĝis en 371 a.K. estis la unua granda urbigo en la antikva pejzaĝo Arkadio. La teritorio estas montara kaj situas centre de la duoninsulo Peloponezo. Ĝi apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Peloponezo kaj nun oficiale nomiĝas "regiona unuo".