Armand Jean du Plessis de Richelieu, aŭ Kardinalo Richelieu, (naskiĝis la 9-an de septembro 1585 — mortis la 4-an de decembro 1642) estis grava franca kleriko, nobelo kaj ŝtatestro.
Konsekrita kiel episkopo en 1607, Richelieu poste dediĉis sin al politiko kaj fariĝis ministro en 1616. Li rapide pligrandigis sian influon kaj en la Eklezio kaj en la ŝtato: Richelieu estis nomumita kardinalo en 1622, kaj li fariĝis la ĉefministro de la franca reĝo Ludoviko la 13-a en 1624. La ĉiopova kardinalo konservis sian potencon ĝis sia morto en 1642, kaj li estis eĉ anstataŭigita de nova kardinalo, Jules Mazarin.
La kardinalo Richelieu estis ofte kromnomita «Ĉefa Ministro»: li estas do kelkfoje rigardata kiel la unua efektiva ĉefministro en la mondo. Richelieu provis plifortigi la reĝan potencon per la submetiĝo de la plej tumultemaj senjoroj. La malgrandigo de la sendependeco de la franca nobelaro kaŭzis samtempe fortan centralizon de Francio. Lia ĉefa diplomata celo estis la malfortigo de la Habsburgoj: kvankam Richelieu estis fervora katoliko, li ne hezitis trakti aliancojn kun protestantaj estroj por la sukceso de tiu entrepreno. Lia epoko estis krome markita de la Tridekjara milito, kiu koncernis la tutan Eŭropon.
Richelieu estas ankaŭ fama pro sia subteno de arto, precipe kun la fondo de la Franca Akademio, kiu devas trakti aferojn rilate al la franca lingvo. La kardinalo estis kelkfoje kromnomita «la ruĝa Eminenco» (l'Éminence rouge), pro la ruĝa koloro de la kardinala vesto.