La armistico de Mudros finis la batalojn inter la Osmana imperio kaj la aliancanoj (reprezentita de Britio, Francio, Italio kaj Japanio) fine de la unua mondmilito. Ĝin subskribis la 30-an de oktobro 1918 la turka mararmea ministro Rauf Orbay kaj brita admiralo Somerset Gough-Calthorpe sur ferdeko de ŝipo HMS Agamemnon en haveno de Mudros sur la greka insulo Lemnos.