Aernout van Buchel (1565-1641) | |
---|---|
Nederlanda humanisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-a de marto 1565 en Utrecht, Nederlando |
Morto | 15-a de julio 1641 en Utrecht, Nederlando |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Alma mater | Universitato de Douai |
Okupo | |
Okupo | arkeologo juristo verkisto renesanca humanisto heraldist (en) desegnisto |
Arnoldus BUCHELIUS aŭ Arnoldo Bukelo (1565-1641)[1][2] (* Utrecht, en la 18-a de marto 1565 - Utrecht, en la 15-a de julio 1641) estis nederlanda humanisto, historiisto, juristo, reformisto, antikvaĵisto, genealogiisto, erudiciulo kaj numismato. Buchelius bedaŭrinde publikigis preskaŭ nenion dum sia tuta vivo. Lia verko pri la episkopoj de Utrecht, postmorte publikigita, estas vidata ankoraŭ kiel modela laboraĵo pri la temo. Dum sia vivo, li estis respektinda erudiciulo, kaj kune kun Petrus Scriverius, li estis unu el la unuaj antikvaĵistoj en Nederlando.