Aro | |
---|---|
![]() | |
rivero • alfluanto | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 291 km |
Akvokolekta areo | 17 620 km² |
Averaĝa trafluo | 590 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 310 m |
Enfluejo | Rejno |
- Alteco | 311 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Sarino, Reuss, Limato kaj aliaj |
Rivero en Eŭropo | |
Aro (germane Aare, france Aar, en malnoviĝinta lingvaĵo Arole) estas rivero en Svislando. Ĝi estas la ĉefa alfluanto de la Rejno. Ĝi alportas signife pli grandan kvanton de akvo al la Rejno ol iu alia alfluaĵo - multe pli ol Mozelo, Majno und Neckar, ja fakte pli ol la Rejno mem, kaj tial laŭ internaciaj kutimoj la ĉef-rivero fakte devus nomiĝi korekte Aro kaj ne Rejno.
La rivero longas 291 km, dum tiu vojo ĝi subenfluas 1565 m, kaj la akvo el areo de 17'620 km² enfluas ĝin. Aro estas la plej longa rivero, kiu inter sia fonto kaj sia enfluejo en alian akvovojon komplete restas en Svislando.