Arondismento Dunkerque

Arondismento Dunkerque
france: Arrondissement de Dunkerque, okcidentflandre: Arroundissement Duunkerke
Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Historia regiono Nordo-Kaleza Markolo
Ĉefurbo Dunkerque (Duunkerke)
Areo 1 608,23 km² (160 823 ha)
Loĝantaro 371 940 (2022)
Denseco 231 loĝ./km²
INSEE-kodo 594
Komunumoj 111
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Dunkerque

La arondismento Dunkerque aŭ plene esperante arondismento Dunkirko (france arrondissement de Dunkerque, nederlande Arrondissement Duinkerke, okcidentflandre Arroundissement Duunkerke) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche), kaj apartenas al la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Dunkerque (nederlande Duinkerke, okcidentflandre Duunkerke). Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 371 940 personoj sur areo de 1 608,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 231 loĝantoj/km². La homoj de la teritorio kiu situas rekte ĉe la limo de Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, historie estis je granda parto flandralingvaj - nuntempe precipe iuj loknomoj kiuj estas malkomplete francigitaj memorigas pri tio.

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de sep kantonoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne