Arondismento Douai

Arondismento Douai
france: Arrondissement de Douai, okcidentflandre: Arroundissement Dowoai
Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Historia regiono Nordo-Kaleza Markolo
Ĉefurbo Valenciennes
Areo 476,81 km² (47 681 ha)
Loĝantaro 245 007 (2022)
Denseco 514 loĝ./km²
INSEE-kodo 593
Komunumoj 64
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Douai

La arondismento Douai (france arrondissement de Douai, okcidentflandre Arroundissement Dowoai) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche), kaj apartenas al la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Douai. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 245 007 personoj sur areo de 476,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 514 loĝantoj/km². La homoj de la teritorio kiu situas prokskime al la limo de Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, historie estis je granda parto flandralingvaj - nuntempe precipe iuj loknomoj kiuj estas malkomplete francigitaj memorigas pri tio. Parto de la arondismento ĝis nun konsideriĝas parto de Franca Flandrio.

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de kvar kantonoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne