Arta sketado | |
---|---|
Momenta foto el
Monda ĉampionumo en arta sketado en la jaro 2004 | |
speco de sporto | |
glitkurado • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Unuopuloj viroj / virinoj — Sportaj paroj Dancoj sur glacio — Sinkronizita arta sketado | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpiaj ludoj | somere en 1908 kaj 1920, vintre regule ekde la Vintra Olimpiko 1924 |
Monda ĉampionumo | ekde la jaro 1896 |
Eŭropa ĉampionumo | ekde la jaro 1891 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Sketa Unio |
Fondita: | 1892 |
TTT: | www.isu.org |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Arta sketado | |
Arta sketado estas speco de vintra sporto, en kiu oni emfazas artan kreigon de piruetoj, saltoj kaj paŝoj. Artaj sketistoj renkontiĝas en konkursoj je nacia kaj internacia nivelo, kiel estas ekz. Ĉampionumo de Eŭropo kaj mondo, Naciaj ĉampionumoj, Ĉampionumo de kvar kontinentoj, «Grand-Prix» [GRAN-PRI] en arta sketado k.a. La arta sketado estas ankaŭ unu el oficialaj sportoj de Vintraj olimpiaj ludoj.
Pluraj artaj sketistoj, fininte amatoran karieron, agadas kiel trejnistoj, aŭ en diversaj glaciaj revuoj.