Artegaoj | |
---|---|
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La artegaoj estas tribo de afrikaj "araboj", kiuj onidire estas praidaro de samnoma ŝejĥo Artega veninta de Hadramaut en antaŭ-islama tempo kaj setlinta proksime de Tokar. La nomo Artega onidire estas "patricia" kaj la artegaoj povas esti rigardataj kiel la plej malnova kerno de loĝantoj en la distrikto Suakin. La artegaoj ĉiuj estis apogantoj de Mahdi kaj Khalifa en la Sudana Milito (1883-1898).