Arteriosklerozo | |
---|---|
malsano | |
La arteriosklerozo (de la greka ἀρτηρία 'tubo' kaj σκλήρωσις 'plidurigo patologia') estas ĝenerala termino uzita en homa kaj veterinara medicino, kiu referencas al plidurigo de arterioj de meza kaj granda kalibro.[1] La arteriosklerozo ĝenerale okazigas mallarĝigon (estenozo) de la arterioj kiu povas progresi ĝis la fermo de la tubo malhelpante la fluon de la sango tra la arterio tiele tuŝita.[2]
La termino estis enkondukita en 1833 de la franc-germana patologo Jean Lobstein (1777– 1835) en verko kvarvoluma nefinita titolita "Traité d'Anatomie pathologique".