Arthur Holmes | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Arthur Holmes | |||||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1890 en Gateshead | ||||
Morto | 20-an de septembro 1965 (75-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Imperia Kolegio Londona Gateshead Grammar School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Doris Reynolds (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | terfizikisto geologo ![]() | ||||
Laborkampo | Geologio ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arthur HOLMES MRS (14a de januaro 1890 – 20a de septembro 1965) estis brita geologo kiu faris du gravajn kontribuojn al la kompreno de geologio. Li pioniris la uzadon de radiometria datado de mineraloj kaj estis la unua tersciencistoj kiuj komprenis la mekanikajn kaj termikajn implicojn de mantelkonvekcio, kio kondukis finfine al la akceptado de la teorio de platotektoniko.[1][2]
Li ŝanĝis studadon de fiziko al geologio kaj stipendio de 60 pundoj jare ne sufiĉis kaj li eklaboris por prospektorado de mineraloj en Mozambiko. Post ses monatoj, sen malkovroj, li tiom malsaniĝis pro malario ke oni sendis informon pri sia morto hejmen. Tamen li rekuperiĝis, revenis hejmen kaj eklaboris en Imperial College.[3]
Li atingis sian doktorigon pri Scienco en 1917, kaj en 1920 li aliĝis al naftokompanio en Birmo kiel ĉefa geologo. La kompanio malsukcesis, kaj li revenis al Anglio malriĉa en 1924. Li estis estro de la Departemento de Geologio, Durham Universitato, 1924-1943. Li tenis la katedron de geologio en la Edinburga Universitato, 1943-1956.