Arthur Baur | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1915 en Zuriko |
Morto | 17-an de septembro 2010 (95-jaraĝa) en Männedorf |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Zuriko Universitato de Upsalo Universitato de Stokholmo |
Familio | |
Patro | Emil Baur |
Edz(in)o | Heidi Baur-Sallenbach (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto lingvisto ĵurnalisto |
Arthur BAUR (naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko, mortis la 17-an de septembro 2010 en Männedorf) estis svisa honora membro de UEA. Li estis elstara verkisto kaj funkciulo de la svisa Esperanto-movado kaj dum pluraj jaroj prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Li gvidis dum 40 jaroj la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia.