Arthur Leonard SCHAWLOW [ ˈʃaʊloʊ ] (naskiĝis la 5-an de majo 1921 en Mount Vernon, Novjorkio - mortis la 28-an de aprilo 1999 en Palo Alto, Kalifornio) estis usona fizikisto de Universitato Stanford kaj Nobelpremiito .
Schawlow ricevis la nobel-premion pri fiziko en 1981, kune kun Nicolaas Bloembergen pro "ilia kontribuo al la evoluo de laserspektroskopio". Ili dividis unu duonon de la premimono, dum la alia duono estis aljuĝita al la sveda fizikisto Kai M. Siegbahn por lia evoluo de la alt-rezolucia elektrona spektroskopio [1][2].