![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Arbaro da asaiaj palmoj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euterpe oleracea Mart. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Asaio estas la frukto de la palmo Euterpe oleracea Mart., en la familio de Arekacoj (eks. Palmacoj), planto tipa de la ebena kamparo. Ĝi estas indiĝena en Amazonio, kie homoj manĝas ĝin jam de la antaŭkolumba epoko.
La nomo venas el la portugala Açaí ( aŭskultu), kiu siavice ricevis la nomon de indiĝena lingvo, la tupia. La planto nomiĝas en la portugala "açaizeiro" [asaizejro].
La frukto estis jam konsumata en la antaŭkolumbaj tempoj fare de la indianoj, kaj estis aprezata en la amazonia dieto, ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en la najbaraj landoj. El la 1980-aj jaroj la kultivado multe grandiĝis, pro la disvastigata famo ke la frukto altigas la homan energinivelon, forigas toksojn, helpas dormon, reduktas kolesterolon ktp.