Asembleo

Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de personoj kun povo fari decidojn. Por programlingvo rigardu la paĝon Asembla lingvo.

Asembleo estas interkonsiliĝa aŭ leĝofaranta organo, kontraste al la plenuma instanco ekz. la asembleo de Unesko.

Asembleo estas politika organismo en organizaĵo, kiu faras decidojn, kaj foje povas preni entute aŭ parte la leĝdonan povon kaj, foje, ĉiun eblan povon. Asembleon formas multaj personoj, kiuj apartenas al la organizaĵo, estas rilataj aŭ invitataj de la organizaĵo por partopreni.

Multaj demokrataj organizaĵoj laŭstatute havas asembleon kiel plej supera decidopova instanco, kiel ĉe sociaj, sindikataj, profesiaj organizaĵoj kaj ĉefe, la ŝtatoj. La asembleoj plej konataj estas la parlamentojkongresoj de ŝtatoj.

Por ties funkciado plej ofte oni parolas laŭvice kaj rajtas paroli nur tiu kiu havas la parolrajton. La parolrajton, ordon, paŭzojn, kondukon kaj eventualajn konfliktojn kontrolas la prezidento de la asembleo, kiu povas esti helpata de helpantoj, kiel parolvicisto, voĉkalkulisto, sekretario kaj similaj. Kiam jam estas finita la parolado, plej ofte oni voĉdonas pri eventualaj decidoj. Voĉdonas tiuj kiuj havas rajton, foje ne ĉiu ĉeestanto.

Teorie, anarkiista estas asembleaj kunsidoj, en kiuj ĉiu koncernato al difinita afero aŭ membroj de sama organizaĵo povas opinii aŭ decidi pri temo sendepende kaj senpere (rekta demokratio). En tiu tipo de asembleoj oni preferas kutime la konsentan decidon por alveni al decido akceptebla por ĉiu implikito kaj lasi la voĉdonadon nur por la kazoj, en kiuj ne eblas akceptebla konsento.

En pedagogio oni uzas la asembleon de klaso kiel instrumetodo per kiu la lernantoj povas lerni kiamaniere esprimi sin, sekvi la rezonadon de aliaj, organizi la diskutadon kaj la decidprenon. Tiamaniere la lernantoj lernas eĉ vivi maturan socian vivon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne