Asocio de Krimverkistoj

Asocio de Krimverkistoj
profesia asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1953 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Norwich
Fondinto(j) John Creasey vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Krimverkista Asocio (angle Crime Writers' Association, akronime CWA) estas brita asocio por krimverkistoj. La asocio estis fondita de la verkisto John Creasey en 1953, kaj en 2006 havis pli ol 450 membrojn.

Membreco en CWA estas malfermita al verkintoj kiuj publikigis almenaŭ unu krimromanon kun establita eldonisto, aŭ laŭ propono de la membreckomisiono de la asocio. Plena membreco estas limigita al aŭtoroj loĝantaj en Britio kaj Nord-Irlando.

Laŭ la oficiala retejo de la asocio, ĝi devas:

  • Konfirmi la statuson de krimverkisto de membroj
  • Antaŭenigi kontakton inter krimverkistoj kaj aranĝu sociajn kunvenojn
  • Esti rendevuejo por aŭtoroj, literaturaj agentoj, eldonistoj kaj kritikistoj
  • Antaŭenigi la librojn de membroj en la retejo de la asocio kaj diskonigi iliajn publikajn aperon

förf La asocio aranĝas ankaŭ verkajn laborrenkontiĝojn, festivalojn kaj literaturajn renkontiĝojn kun aŭtoroj. Kune kun la Misteraj Verkistoj de Usono (Mystery Writers of America), la CWA verŝajne estas la plej konata asocio de la monda por krimverkistoj [1].

  1. Crime Writers' Association home page. Alirita 28 February 2021 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne