![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Smilax aspera L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La aspra smilako [1] (Smilax aspera) estas specio de angiosperma grimpoplanto el la familio de smilakacoj (Smilacaceae). Ĝi estas indiĝena en Afriko, Eŭropo, Sudokcidenta Azio, kaj Suda Azio [2].
Oni trovas ĝin interalie en la makisoj de la Mediteranea regiono.
En Maroko la planto troviĝas en tuta la lando, sed ne en la pli aridaj regionoj aŭ en la alta montaro. En la Maamora-Arbaro aspra smilako vegetas en la arbustaroj apud la uedoj [3].