Astrid de Svedio | |||||
---|---|---|---|---|---|
belga reĝedzino | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Astrid av Sverige | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1905 en Arvfurstens palats, Stokholmo, ![]() | ||||
Morto | 29-an de aŭgusto 1935 (29-jaraĝa) en Küssnacht, ![]() | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto ![]() | ||||
Mortis per | Trafikakcidento ![]() | ||||
Tombo | Royal Crypt (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | luteranismo • katolikismo vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio Belgio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte vd | ||||
Patro | Karlo de Svedio ![]() | ||||
Patrino | Ingeborg de Danio ![]() | ||||
Gefratoj | Princess Margaretha of Sweden (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Leopoldo la 3-a (1926–1935) ![]() | ||||
Infanoj | Joséphine-Charlotte de Belgio, Baldueno la 1-a, Alberto la 2-a de Belgio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | edz(in)o de monarĥo aristokrato ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Princino Astrid de Svedio, plennome Astrid Sofia Lovisa Thyra de Svedio (naskiĝis la 17-an de novembro 1905 en Stokholmo; mortis la 29-an de aŭgusto 1935 apud Küssnacht, Svisio) estis sveda princino el la dinastio Bernadotte, kaj belga reĝino per sia edziniĝo kun reĝo Leopoldo la 3-a.
Reĝino Astrid mortis en aŭto-akcidento dum ekskurso proksime de Küssnacht en Svisio. La reĝa paro veturis en aŭto, la reĝo stiris, la reĝino sidis apude kun mapo. La reĝo rigardetis la mapon kaj perdis regadon de la aŭto, kiu forlasis la ŝoseon. La reĝino ĵetiĝis el la veturilo kontraŭ arbon. Ŝi mortis surloke, en la brakoj de la reĝo.
Ĉe la akcidenta loko oni poste konstruis kapelon je ŝia memoro.