Astro Boy | |
---|---|
movbilda filmo | |
Originala titolo | Astro Boy |
Produktadlando | Honkongo, Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 5 okt. 2009 |
Daŭro | 94 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcio |
Buĝeto | 65 milionoj da usonaj dolaroj[1] |
Reĝisoro(j) | David Bowers |
Produktisto(j) | Maryann Garger Kuzuka Yayoki |
Scenaro | Timothy Harris David Bowers |
Laŭ la verko de | Bazita sur la verkaĵo Astro Boy de Osamu Tezuka |
Muziko de | John Ottman |
Ĉefrolantoj | en la anglalingva versio, la voĉoj de Freddie Highmore Nicolas Cage Kristen Bell Bill Nighy Donald Sutherland Natan Lane Madeline Carroll Eugene Levy Samuel L. Jackson Matt Lucas |
Produktinta firmao | Saturn Films Imagi Animation Studios Tezuka Productions |
Distribuo | Summit Entertainment |
IMDb | |
Astro Boy (angle, en Esperanto "astra" aŭ "stela knabo") estas animacia kineja filmo de 2009, produktita en Hongkongo kaj Usono, kiu baziĝas sur samnoma plurjare publikigita serio de japana mangao de Osamu Tezuka. En la anglalingva versio, Freddie Highmore provizas la voĉon de Astro Boy en la filmo, kaj pliaj voĉoj estas de la aktoroj Kristen Bell, Natan Lane, Eugene Levy, Matt Lucas, William Nighy, Donald Sutherland, Moises Arias, Charlize Theron kaj Nicolas Cage. La filmo estis publike prezentita unue en Honkongo la 8-an de oktobro 2009, en Japanio la 10-an de oktobro 2009 kaj sekve en Usono la 23-an de oktobro 2009.