Je la 18-a de marto 2015, tri teroristoj en militaj uniformoj atakis la nacian Bardo-muzeon en Tunizo, ĉefurbo de Tunizio, kaj prenis ostaĝojn.[1] 21 homoj, plejparte eŭropaj turistoj, mortis ĉe la scenejo, tiel 13 mortis en la konstruaĵo kaj 8 ekstere; plia viktimo mortis dek tagojn poste. Laŭ turista agentejo pli ol 12 malaperis. Ankaŭ pli ol 50 aliaj estis vunditaj.[2][3][4] Du el la armitoj, tuniziaj civitanoj, Yassine Labidi kaj Scii Khachnaoui, estis mortigitaj de polico, dum la tria atakanto estas nuntempe for.[5] Polico traktis la okazaĵon kiel teroristan atakon.[6][7] Tio estas ĝis nun la plej mortiga terorista atako en la tunizia historio.
La Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (ISIS) pretendis sin responso pri la atako, kaj minacis fari pliajn atakojn.[8] Tamen, la tunizia registaro kulpigis lokan grupon de Al-Kaida en islama Magrebo, nomatan la Okba-Ibn-Nafaa Brigado, por la atako. Polica surprizatako mortigis 9 membrojn el ĝi je la 28-a de marto.[9]
- ↑ Tarek Amara. Pafado en la tunizia muzeo mortigis 2 tunizianojn, 17 fremdajn turistojn. Reuters. Kontrolita en marto 2015.
- ↑ . La lastaj novaĵoj: Franca Prezidanto funebras tuniziajn viktimojn. (angle). The New York Times (18-an de marto 2015). Kontrolita en Marto 2015.
- ↑ . Muzeo atako: 'granda malfeliĉo' por Tunizio, juna demokratio (angle) (18an de marto 2015). Kontrolita en Marto 2015.
- ↑ Nombro de mortintoj pliiĝas ĝis 23, msn.com; Montrita la 19-an de marto 2015.
- ↑ . Third Tunisia museum attacker 'on the run', says president Chokri Belaid. (angle). Yahoo! News (22-an de marto 2015). Kontrolita en Marto 2015.
- ↑ 21 mortintoj en Tunizio atako, inkludante du teroristojn. aljazeera.com. Kontrolita en marto 2015.
- ↑ Andrew Marszal (18an de marto 2015). Pafistoj 'preni ostaĝojn' dum atako sur tunizia parlamento. (angle). Kontrolita en Marto 2015.
- ↑ ISIS Claims Responsibility For Tunisia Museum Attack (ISIS pretendas esti responsa pri la atako de la tunizia muzeo) (angle). The Huffington Post. Kontrolita en Marto 2015.
- ↑ . Thousands of Tunisians, leaders march after Bardo attack (angle) (29-an de marto 2015). Kontrolita en Marto 2015.