Atal Behari Vajpayee (hindie अटल बिहारी वाजपेयी, aṭala bihārī vājapeyī; prononcado: / əʈəl bɪhaːriː vaːdʒpeiː /) (naskiĝis la 25-an de decembro 1924 en Gwalior, Madhja-Pradeŝo - mortis la 16-an de aŭgusto 2018 en Nov-Delhio) estis la ĉefministro de Barato, mallongdaŭre en 1996, kaj denove ekde 19-a de marto 1998 ĝis 19-a de majo 2004. Li pensiiĝis el aktiva politiko en decembro 2005, sed ankoraŭ komentas kaj partoprenas en naciaj debatoj pri aferoj de policio, bonfaro kaj defendo.
Li estas estro de sia politika partio, Bharatiya Janata Partio (BJP). Li servis kiel membro de la Parlamento de Barato por preskaŭ 50 jaroj. Li ankaŭ estas poeto, verkanta en sia denaska hindia lingvo.
Antaŭe: | 10-a Ĉefministro de Barato | Poste: | |
---|---|---|---|
P. V. Narasimha Rao | 1996 | H. D. Deve Gowda |
Antaŭe: | Ĉefministro de Barato | Poste: | |
---|---|---|---|
I. K. Gujral | 1998–2004 | Manmohan Singh |