Atena Partena (en greka Ἀθηνᾶ Παρθένος; laŭvorte, "Ateno la Virgulino") estas la titolo de amasa orebura (oro kaj eburo) skulptaĵo de la greka diino Ateno, fare de Fidiaso kaj de liaj helpantoj kiu havis hejmon en la Partenono en Ateno. Ties epiteto estis esenca karaktero de la propra diino. Oni faris nombrajn kopion kaj verkojn inspiritajn de tiu, kaj antikve kaj moderne.
Ĝi estis la plej fama kultobildo de Ateno,[1] konsiderita unu el la plej grandaj atingoj de la plej aklamita skulptisto de antikva Grekio. Fidiaso komencis sian laboron ĉirkaŭ 447 a.K.[2] Lachares forprenis la orfoliojn en 296 a.K. por pagi siajn soldatojn, kaj la bronzaj anstataŭaĵoj de tiuj estis verŝajne orumitaj poste; ĝi estis difektita per fajro proksimume 165 a.K. sed ankaŭ poste riparita.[3] Ĝi daŭre staris en la Partenono en la 5-a jarcento p.K., kiam ĝi estis forigita fare de la romianoj. Raporto mencias ĝin en Konstantinopolo en la 10-a jarcento.[4]