Atencoj de novembro 2015 en Parizo

Atencoj de novembro 2015 en Parizo
Terorisma atako en Parizo

Lokoj de la atencoj en Parizo

Lokoj de la atencoj en Parizo
Geografia situo 48° 51′ 47″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.8630277777782.3706388888889Koordinatoj: 48° 51′ 47″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)
Atencoj de novembro 2015 en Parizo (Francio)
Atencoj de novembro 2015 en Parizo (Francio)
DEC
Map
Atencoj de novembro 2015 en Parizo
Dato la 13-a de novembro 2015
~21:16 (UTC+1)
Armiloj Sturmofusiloj AK-47,[1] mangrenadoj, eksplodaĵoj
Mortoj 129
Vunditoj 352
Atakintoj IŜIS

vdr

La atencoj de novembro 2015 en Parizo, okazintaj vespere la 13-an de novembro 2015 kaj organizitaj de la terorisma organizo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, estas aro da pafadoj kaj sinmortigaj atakoj, kiuj okazis en Francilio (Francio), plejparte en la 10-a kaj 11-a arondismentoj de Parizo (stratoj Bichat, La Fontaine-au-Roi, Charonne, bulevardo Voltaire kaj Bataclan), kaj en Saint-Denis apud la Stadiono de Francio.

Pafoj celantaj terasojn de restoracioj kaj kafejoj kaŭzas plurdek mortojn en la 10-a kaj 11-a arondismentoj de Parizo. Samtempe, sinmortigaj teroristoj eksplodigas sin ĉe la Stadiono de Francio, en kiu okazas amika futbala maĉo inter Francio kaj Germanio. Inter la ses atakoj, la plej morta okazis en la koncertejo Bataclan, en bulvardo Voltaire, kie teroristoj pafis al la spektantaro de koncerto de la usona rokbando Eagles of Death Metal.

Laŭ provizora bilanco de viktimoj (neinkluzivante la murdistojn) starigita de prokuroro la 14-an de novembro 2015, 129 homoj mortis kaj 352 estis vunditaj (inkluzive de 99 en “urĝega situacio”)[2]. El la sep mortintaj teroristoj, unu estis mortpafita de polico kaj ses mortigis sin per eksploda zono, kio igas tiujn atakojn la unuaj sinmortigaj atakoj en Francio[3]. Laŭ la kvanto da mortintaj viktimoj, tiuj atakoj estas la plej gravaj en Francio post la fino de la Dua mondmilito kaj la plej gravaj en Eŭropo post la 191 mortintoj en la madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004[4].

Abdelhamid Abaaoud, kiu havis laŭ francaj aŭtoritatoj “esencan rolon” en tiuj atakoj, estis mortigita la 18-an de novembro 2015 dum polica sturmo en Saint-Denis.

  1. Paris attacks: At least 118 killed in gunfire and blasts, French official says (angle). CNN (13-a de novembro de 2015).
  2. Attentats de Paris : le point sur l’enquête 24 heures après les faits (france). Le Figaro (2015-11-14). Alirita 2015-11-21 .
  3. Olivier Ubertalli (2015-11-14). Attentats à Paris - Alain Bauer : « Il faut reformater l'outil de renseignement » (france). Le Point. Alirita 2015-11-20 .
  4. Les Décodeurs (2015-11-14). L’attentat le plus meurtrier depuis 1945 (france). Le Monde. Alirita 2015-11-20 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne