En fiziko, nuklea izomero estas metastabila stato de atomkerno kaŭzita per ekscito de unu aŭ pli multaj de ĝiaj nukleonoj. Nuklea izomero okupas pli altan energian staton ol la respektiva ne-ekscitita kerno, nomata kiel la tera stato. Eble, la nuklea izomero liberigos la superfluan energion kaj moviĝos en la teran staton, kvankam ĉe Ta-180m ĉi tiu reakcio estas tiel malrapida ke ĝi neniam estas observita.