Auchan | ||
---|---|---|
Auchan Holding S.A. | ||
![]() | ||
![]() | ||
organizaĵo vd | ||
Dum | 6-a de julio 1961 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Gérard Mulliez vd | |
Sidejo | Croix | |
Lando | Francio | |
Dungitoj | 2 (stato: 2021) | |
Agokampo | activities of head offices | |
Posedata de | Association Familiale Mulliez vd | |
filiaj kompanioj | Auchan Retail France vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Auchan (Groupe Auchan SA) estas internacia superbazara ĉeno bazita en Francio. La firmao estis fondita de Gérard Mulliez en 1961 en la urbo Roubaix en nordorienta Francio kaj estas nuntempe unu el la plej grandaj manĝvendistoj en la mondo, dungante proksimume 269 000 laboristojn en proksimume 12 landoj. Aktuale en 2011, la ĉeno inkluzivis 639 hipermerkatojn kaj 2 412 superbazarojn.
La fondinto de la firmao, Gérard Mulliez, malfermis la unuan branĉon en 1961, ene de transformita industria konstruaĵo kiu apartenis al Phildar, teksaĵfirmao posedata fare de lia patro. Auchan estas privatposedata firmao, kun la plimulto de ĝiaj akcioj tenitaj de Asocio familia Mulliez, kiu arigas la familiajn akciposedantojn. Gérard Mulliez administris la firmaon ĝis 2006 [1].
En 1981 la firmao malfermis sian unuan filion en Hispanio, sub la nomo "Alcampo".
Krom Francio, la firmao funkciigas filiojn en Hispanio, Pollando, Rusio, Portugalio, Tajvano, Hungario, Ukrainio, Rumanio, Luksemburgio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Taĝikio kaj aliaj landoj. La firmao forlasis siajn vendejojn en Ĉinio, Italio kaj Vjetnamio, per fermo aŭ vendo.
Auchan estas malofta ekzemplo de Okcidenta firmao daŭre funkcianta en Rusio, post la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) [2], tiel kiel aktive financanta kaj subtenanta rusan militistan penon [3][4].