Audrey Geraldine LORDE (naskiĝis la 18-an de februaro 1934 en Novjorko, mortis la 17-an de novembro 1992 en Sankta Kruco) estis verkisto, feministo, Walker-a virinisto, bibliotekisto kaj civilrajta aktivulo. Kiel poeto, ŝi estas plej konata pri teĥnika majstreco kaj emocia esprimo, same kiel ŝiaj poemoj, kiuj esprimas koleron kaj indignon pri civilaj kaj sociaj maljustecoj, kiujn ŝi observis dum sia vivo.[1] Ŝiaj poemoj kaj prozo plejparte traktas aferojn rilatigitajn al civilrajtoj, feminismo kaj la esplorado de nigra ina identeco.