Auferstanden aus Ruinen | ||
---|---|---|
Leviĝinta el ruinoj | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Johannes R. Becher, 1949 | |
muziko | Hanns Eisler, 1949 | |
ekde | 1949 | |
ĝis | 1990 | |
muzika ekzemplo | ||
"[[:Dosiero:|Auferstanden aus Ruinen (voĉkanta)]]" [[Dosiero:|180px|noicon|center]] Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
Leviĝinta el ruinoj aŭ pli ekzakte laŭ kunteksto Leviĝintaj el ruinoj - germane Auferstanden aus Ruinen, prononco [AŬFeaŝtandn aŭs ruI:nen] - estis la ŝtata himno de Germana Demokratia Respubliko (GDR). La muzikon por ĝi komponis Hanns Eisler, la tekston verkis Johannes Becher, kiu poste iĝis ministro pri edukado en GDR. Post la germana reunuiĝo la malnova himno, la kanto de l’ germanoj, kiu jam antaŭe iĝis la himno de la Federacia Respubliko Germanio, estis uzata en la tuta Germanio. Interese estas, ke ĉiu el ambaŭ tekstoj konvenas al la muziko de la alia.