Auguste Chauvin

Auguste Chauvin
Persona informo
Naskonomo Auguste Adolphe Chauvin
Naskiĝo 24-an de oktobro 1810 (1810-10-24)
en Lieĝo
Morto 29-an de majo 1884 (1884-05-29) (73-jaraĝa)
en Lieĝo
Tombo Robermont Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio (1830–1884)
Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj (1815–1830) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademio de Belartoj de Duseldorfo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Franz von Chauvin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Victor Chauvin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La Bankedo de Jupille
Farewell between Tobias and his blind Father
Portrait of father Henri Lacordaire
A final meeting of the mayors Beeckman and Laruelle
Portrait of the Baron Louis de Schiervel
Portrait of Louis Jamme
Portrait of Joseph Lebeau
Autoportrait
vdr

Auguste CHAUVIN (n. la 24-an de oktobro 1810 en Lieĝo - m. samloke la 29-an de majo 1884), estis belga pentristo.

Ankaŭ desegnisto, Auguste Chauvin estis ĉefe pentristo de religiaj scenoj, de portretoj, de historiaj verkoj kaj alegoriaj komponaĵoj. Proksima al romantikismo en siaj historiaj komponaĵoj, li restis forte influita de la duseldorfa pentroskolo, precipe en siaj religiaj scenoj.

Naskiĝinte en Lieĝo en 1810, la juna Auguste enloĝiĝis kun sia familio ekde 1816 en Akenon. Tie li formiĝis kiel arkitekto, sed lernis ankaŭ la bazojn de desegnado kaj pentraĵo ĉe Jean Baptiste Bastiné. Post kelkaj jaroj kiel majstro-masonisto, li rezignis pri tiu kariero en 1831, decidis sekvi sian artan vojon kaj ekstudis ĉe la Akademio de Belartoj de Duseldorfo sub la gvidado de Wilhelm von Schadow. De 1832 ĝis 1841, li daŭrigis sian trejnadon en Duseldorfo, laborante dum kelkaj monatoj ĉiujare kiel oficiala pentristo de la kortego de Neuwied.

En 1841, li revenis al Lieĝo, kie li ricevis postenon kiel profesoro ĉe la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo. Tio markas la komencon de longa instruista kariero ĉe la Akademio, kiu kompletigas sian rolon kiel direktoro de la sama institucio ekde 1856. Li emeritiĝis en 1880. Dum sia tuta kariero, li strebis enkonduki kaj aprezigi en Belgio la germanan arton kaj precipe la verkojn de la majstroj de Düsseldorf.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne