Aulus Cornelius Celsus | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
A. Cornelius Celsus | ||
Naskiĝo | 25 a. K. en Grekio | |
Morto | 50 p. K. en Romo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto verkisto ![]() | |
Laborkampo | Filozofio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aulus Cornelius Celsus (naskiĝis en 25 a.K., mortis en 50 p.K.) estis roma erudiciulo, naturalisto, primedicina historiisto, enciklopediisto kaj kuracisto, kiu verkis amplekse pri agrikulturo, militarto, retoriko, filozofio, medicino, apoteko, kirurgio, anatomio kaj kunrilataj temoj. Li probable naskiĝis en la Narbona Galio, romia kolonio fondita en la jaro 118 a.K.. La verko "De Medicina" estis malkovrita de la papo Nikolao la 5-a kaj estas konsiderata unu el la plej kompletaj traktaĵoj pri medicino en la latina.
Post iu prefaco pri la greka mitologio kaj storio de la roma medicino, Celso traktas en ok libroj pri diversaj sferoj da intereso, dividante la kuracistan sciencon laŭ tri gravaj kampoj: nutrado, farmakologio kaj kirurgio. En la unua libro li elmontras sian konon pri Semiologio kaj Higieno, en la dua libro pri dietiko; interna medicino (libroj tria kaj kvara); farmakologio (libroj kvina kaj sesa); kaj kirurgio en la sepa kaj oka libroj. En la teksto li prezentas sennombrajn ekzemplojn pri simptomoj, terapioj, kaj klinikaj kazoj, kiuj, malgraŭ la ne bona elmontrado de lia ekzerco rilate al la kuracista profesio, almenaŭ ili demonstras lia profunda kono pri la grekaj tekstoj.