Ava GARDNER (naskiĝis la 24-an de decembro, 1922, mortis la 25-an de januaro, 1990) estis usona aktorino.
Ava Gardner naskiĝis en Smithfield, Nord-Karolino. Per privataj fotoj, faritaj de sia bofrato laboranta kiel fotisto, ŝi en la jaro 1941 ricevis sian unuan kontrakton kun filmentrepreno. Post kelkaj malgrandaj epizodaj roloj ŝi famiĝis per roloj, kiuj montras ŝin kiel tentan „vampirinon“ kaj tial ŝi iĝis seksosimbolo.
Tri edzojn ŝi havis: Mickey Rooney (1941-43), Artie Shaw (1945-46) kaj Frank Sinatra (1948-57).
Ava Gardner mortis en Londono.