Avanulo

Avanulo (kun ruĝa ĉemiseto) ŝotas al la rivala golejo.

Avanulo, nomata ankaŭ atakantoekstremulo, estas ludanto de teamo de futbalo kiu funkcias en la sinteno de atako, nome la plej proksima al la golejo de la rivala teamo, kaj pro tio estas la ĉefa responsa por fari golojn.

Plej verŝajne avanuloj estas plej popularaj futbalistoj, dum foje goluloj povas "savi la vivon" de matĉoj kaj ĉampionecoj. Same avanuloj estas la plej alte pagataj ludantoj, kio en elstaraj teamoj de grandaj tutmondaj ligoj, povas rezulti en dolar-milionaj kontraktoj, kiuj tre ofte plialtiĝas per dungado por reklamado, aperoj en amaskomunikiloj ktp.

Teknike, la diversaj ludantoj povas plenumi ankaŭ diversajn funkciojn, laŭ kiuj ili povas ricevi diversajn specifajn nomojn, kiel centrulo (tiu kiu okupas la centron de la atakorajdo, tute antaŭ la rivala golejo), meza avanulo (kiu movas la pilkon antaŭen), meza sturmanto (kiu krome atakas) ktp.

Foje kelkaj avanuloj estas memorataj pro partikularaj goluloj kiuj estis atingitaj ĉu per lertega kapablo, ĉu per aparta cirkonstanco ĉu decidanta gravan ĉampionecon aŭ venkon. Vidu ekzemple Eusébio, Zlatan Ibrahimović, Fernando Llorente, Diego Maradona, Lionel Messi, Neymar, Pelé, Ronaldinho, Ronaldo, Cristiano Ronaldo ktp.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne