Aventuraj filmoj apartenas al kina ĝenro kiu montras heroan mondon de luktado kaj aventuroj, en kiu kutime hegemonias la agado kaj kavalirecaj valoroj. Ĝi disvolviĝis ĉefe en Italio kiel rimedo de elstarigo de ties historia pasinteco, poste uziĝis ankaŭ en Rusio por elstarigo de la Rusa Revolucio. Ankaŭ Holivudo eĉ de siaj komencoj produktis abunde tiajn filmojn. Filmoj kiel Raiders of the Lost Ark, unua ero de la serio pri Indiana Jones, ege popularigis la ĝenron en la 1980-aj jaroj, kvankam tiu neniam malsukcesis en la industrio de kinarto pro sia malferma akceptado fare de la publiko.