BRICS | |||||
---|---|---|---|---|---|
koalicio lando geopolitika komunumo | |||||
Komenco | 16-a de junio 2009 vd | ||||
Filioj | Nova Disvolviĝa Banko vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
BRICS (fonetike BRIKS[1]) estas akronimo de la komencaj literoj de jenaj kvin landnomoj en la angla lingvo: Brazilo, Rusio, Barato (India), Ĉinio (China) kaj Sud-Afriko kaj grupiĝo de emerĝantaj landoj rilate al ilia ekonomia evoluo. Apud la ekde 2009 ĉiujaraj pintkunvenoj ankaŭ la ministroj pri eksteraj aferoj, financoj kaj komerco de la 11 BRIKS-landoj (2024) regule kunvenas. La organizo okazigas ĉiujarajn pintkunvenojn ekde 2009, kaj la diversaj landoj laŭvice agis kiel kunvengastigantoj.
En aŭgusto 2023, ĉe la 15-a Pintkunveno de BRICS, la sudafrika prezidanto Cyril Ramaphosa anoncis, ke 6 pliaj landoj, nome Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pretas aliĝi al la komunumo de ŝtatoj sub la nova nomo BRIKS plus kaj kies plena membreco efektiviĝos la 1-an de januaro 2024[2][3][4].
Ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro – ĉirkaŭ 3,2 miliardoj da homoj, post komenco de 2024 estas 3,7 miliardoj aŭ 46% – vivas en la BRIKS-ŝtatoj. Ĉinio, kun sia granda parto de MEP en la grupo, ludas dominan rolon en la grupiĝo[5].
BRICS estas rigardata kiel vehiklo por venki la ekzistantan unupolusecon sub usona gvidado kaj strebi al multpolusa monda ordo. Kontribuo al tio ankaŭ povus esti la maldolarigo kaj de la mondkomerco kaj de la financa sistemo, al kiu kelkaj el la BRICS-ŝtatoj strebas[6].