Babar la Elefanto

Babar la Elefanto
anthropomorphic elephant • literatura verko
Kreita de Jean de Brunhoff
Verko The Story of Babar
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso vira
Okupo mediprotektulo
vdr

Babar la elefanto estas fikcia figuro de klasika franca infanlibro kiu unue estis prezentita en la bildlibro L'Histoire de Babar fare de Jean de Brunhoff en 1931 [1].

La verko L'Histoire de Babar estis granda sukceso, kiu estis poste tradukita en plurajn lingvojn ekde 1947. La rakonto estas bazita sur rakonto kiun la edzino de de Brunhoff elpensis por konsoli siajn infanojn Laurent kaj frateton Mathieu en 1930 [2]. Ĝi temas pri juna elefanto kiu forlasas la ĝangalon, vizitas grandan urbon kaj revenas por rakonti al la aliaj elefantoj pri la avantaĝoj de ĝi kaj ĝenerale de la moderna civilizacio. La verko estas karakterizita per simplaj sed allogaj kaj konfliktplenaj rakontoj, amuzaj kaj belaj roluloj, desegnaĵoj en helaj koloroj kaj originale granda bildlibroformato.

Jean de Brunhoff publikigis ses pliajn rakontojn pri Babar antaŭ ol li mortis en 1937, en aĝo de nur 37. Lia filo Laurent de Brunhoff poste daŭrigis la serion per longa serio de verkoj ekde 1948 ĝis nuntempe. La rakontoj de Babar nuntempe estas disvastigitaj ĉie en la mondo. La verkoj estis tradukitaj en 17 lingvojn kaj la bildstria serio pri Babar, kiu estis farita komence de la 1990-aj jaroj, estis montrita en televido en 160 landoj. La vendado de libroj, filmoj kaj kromproduktoj igis Babar unu el la plej komerce enspezigaj markoj de Francio.

  1. Bremner, Charles, "Why Babar the Elephant just can't forget his colonial past", 8a de Aŭgusto 2006. [rompita ligilo]
  2. "Freeing the elephants". The New Yorker. Arkivita el la originalo la 27an de Aŭgusto 2010. Alirita la 26an de Aŭgusto 2010.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne