Babungoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La babungoj (alia nomformo:Bamungo) estas etno de 14.000 homoj, kies hejmregiono estas en la anglalingva Nordokcidenta regiono de Kameruno. Ili vivas tie plejparte en la regiono de vilaĝo, kiu same nomiĝas Babungo. Tiu vilaĝo situas en la Kameruna Herbolando proksimume 50 km okcidente de la regiona ĉefurbo Bamendo (Bamenda) je la tielnomata "Ringroad".
En sia propra lingvo la babungoj nomas sian vilaĝon vengo [vəŋóo]; pro tio la etno, la vilaĝo kaj la lingvo ankaŭ estas listigitaj sub la nomo vengo aŭ vengoo. Pliaj alternativaj nomigoj estas: Vengi, Pengo, Ngo, Nguu, Ngwa, Nge.
La babungoj estas parte kristanoj, parte animistoj. Parencaj etnoj estas la bamesingoj (Bamessing) kaj la bambalangoj (Bambalang).