Bach-Compendium

Bach-Compendium (BC) estas sistema verkregistro de la verkoj de Johann Sebastian Bach, kiun ellaboris la muziksciencistoj Hans-Joachim Schulze kaj Christoph Wolff.

Bach-Compendium prezentas similan klasifikadon laŭ verkogrupoj kiel Bach-Werke-Verzeichnis (BWV) aŭ Neue Bach-Ausgabe (NBA). Detale ĝi tamen vicigas la verkojn, speciale la kantatojn, laŭ alia sinsekvo, kiu respegulas almenaŭ parte la kronologian ekeston laŭ la esplorrezultoj aktualaj dum la aperdato de Compendium.

Rilate la detalecon de la priskribo de la originalaj fontoj BC lokas inter la detalaj priskriboj kaj analizoj de la kritikaj raportoj de NBA kaj la pli supraĵaj indikoj de BWV.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne