Badagrio | |||
---|---|---|---|
loka registara areo en Niĝerio vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 241 093 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 547 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 25′ N, 2° 53′ O (mapo)6.41666666666672.8833333333333Koordinatoj: 6° 25′ N, 2° 53′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 441 km² (44 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Badagry [+] | |||
Badagry estas urbo de Niĝerio.
Fondita ĉirkaŭ la jaro 1425, Badagrio troviĝas en la komerca ŝtato Lagoso en la sud-okcidenta parto de la lando. Badagry estas landlima urbo inter Benino kaj Niĝerio. En la historio de la lando kaj de okcidenta Afriko estas notinde ke la urbo rolis kiel unu el la teritorioj por la sklava komercado en 15-a kaj postaj jarcentoj. Ĉar ĝi estis apud la maro, ĝi estis unu el la sklavelirvojoj al Eŭropo kaj Ameriko. Estas menciinde ke la unua misiista instalaĵo en Niĝerio troviĝas en ĉi-urbo, en kiu tradukiĝis la Biblio al la joruba lingvo. Ĝi estis konstruita de la anglikanaj misiistoj en la jaro 1885 kaj la unua baza lernejo en la jaro 1843. Badagry estas la urbo kie la unua evangelio de Jesuo estis predikita sub la arbo "Agia" (300-jaraĝa antaŭ ĝia falo en la jaro 1959). En la jaro 1842 ankaŭ la unua kristnasko estis festita sub la sama antikva arbo.