Bahamoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
angle The Bahamas | |||||
insula lando | |||||
Situo de Bahamoj | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Oficiala nomo: The Commonwealth of The Bahamas | |||||
Moto: "Forward, Upward, Onward, Together" ("Antaŭen, Supren, Pluen, Kune") |
|||||
Kromnomo: Komunumo de La Bahamoj | |||||
Himno: March On, Bahamaland | |||||
Lando | Bahamoj | ||||
Parto de | Atlantika oceano | ||||
Ĉefurbo | Nasaŭo | ||||
- mezo | Nasaŭo | ||||
- koordinatoj | 25° N, 77° U (mapo)25.066666666667-77.333333333333 | ||||
Plej alta punkto | Mount Alvernia | ||||
- alteco | 63 m | ||||
Plej malalta punkto | Atlantiko [+] | ||||
- malalteco | 0 m [+] | ||||
Akvokolektejo | 13 878 km² (1 387 800 ha) [+] | ||||
Areo | 13 940 km² (1 394 000 ha) | ||||
Nombro de insuloj | 30 loĝataj, 700 koralaj rifinsuloj | ||||
Ĉefa insulo | Granda Bahamo | ||||
Loĝantaro | 332 634 (2018) | ||||
Denseco | 23,86 loĝ./km² | ||||
Estiĝo | 10-a de julio 1973 sendependeco de Granda Britio | ||||
ĉefministro | Hubert Minnis (Free National Movement (Libera Nacia Movado)) | ||||
ĝenerala guberniestro (ekde junio 2019) | Sir Cornelius A. Smith | ||||
ŝtatestro | Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022) | ||||
Horzono | MET (UTC-5) | ||||
Telefona antaŭkodo | +1242 | ||||
Kodo | 044 BHS BS | ||||
Aŭtokodo | BS | ||||
Interreta domajno | .bs | ||||
Monunuo | Bahama dolaro | ||||
Lingvo | angla | ||||
|
|||||
Bahamoj | |||||
Vikimedia Komunejo: The Bahamas [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Bahamoj (angle The Bahamas [bahamaz]), oficiale la Komunumo de Bahamoj, estas lando ene de la Lukaja Insularo kaj ŝtato en la Atlantika Oceano, norde de la insularo Grandaj Antiloj, norde de Kubo, nordokcidente de la insulo Hispaniolo (dividita inter Haitio kaj Domingo) kaj de Turkoj kaj Kajkoj, sudoriente de Usona ŝtato Florido, kaj oriente de la Floridaj Rifoj. La ŝtato konsistas el pli ol 700 insuloj kaj insuletoj, inter kiuj nur 300 estas loĝataj. Ĝi estas 97% de la areo de la Lukaja Insularo, kaj enhavas 88% de la loĝantaro. La Reĝa Defenda Forto de Bahamoj priskribas, ke Bahama teritorio ampleksas 470,000 kvatrataj kilometroj da oceano.
Biogeografie la insularo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la WWF (Monda Natur-Fonduso).
La ĉefurbo estas Nasaŭo (Nassau) sur la insulo New Providence. Ĝia Indico de homa disvolviĝo kaj MEP faras ĝin unu el la plej disvolviĝintaj landoj en la Okcidentaj Indioj.