Baldueno la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
latina imperiestro | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1171 en Valenciennes | ||||
Morto | 1205 en Veliko Tarnovo | ||||
Mortis per | Ekzekuto per dronigo ![]() | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Flandra dinastio (Balduenoj) vd | ||||
Patro | Baldueno la 5-a de Henegovio ![]() | ||||
Patrino | Margaret I, Countess of Flanders (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Yolanda of Flanders (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Marie of Champagne (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Joan, Countess of Flanders (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko verkisto Krucisto ![]() | ||||
| |||||
Grafo de Flandrio ![]() | |||||
Baldueno la 9-a | |||||
Dum | 1194–1205 | ||||
Antaŭulo | Margareta la 1-a | ||||
Sekvanto | Johana | ||||
Grafo de Henegovio ![]() | |||||
Baldueno la 6-a | |||||
Dum | 1195–1205 | ||||
Antaŭulo | Baldueno la 5-a | ||||
Sekvanto | Johana | ||||
Imperiestro de la Latina imperio ![]() | |||||
Baldueno la 1-a | |||||
Dum | 1204–1205 | ||||
Antaŭulo | — | ||||
Sekvanto | Henriko | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Baldovino aŭ plej bone Baldueno la 1-a, aŭ Baldueno la 9-a Grafo de Flandrio, aŭ Baldueno la 6-a Grafo de Henegovio (Valenciennes, Francio, 1171 – Veliko Tarnovo, Bulgario, 1205), estis la unua imperiestro de la Latina imperio.
Li estis filo de Baldueno la 5-a, Grafo de Henegovio, kaj de Margaretha de Elzaco, Grafino de Flandrio.[1][2] Baldueno la 1-a estis aliancano de angla reĝa familio de la Plantaĝenetoj, kiu batalis flanke de Rikardo la 1-a de Anglio kontraŭ Filipo la 2-a de Francio.[3] Dum la Kvara krucmilito, kiu estis proponita de la papo Inocento la 3-a en 1198, Baldueno partoprenis en la instalado de la prolatina Aleksio la 4-a Angelo kiel imperiestro de Konstantinopolo en 1203. Post Aleksio kaj lia patro, Isaak la 2-a, estis elpostenigitaj en februaro 1204, la krucmilitistoj enpoviĝis kaj Baldueno, kun la helpo de Venecio, estis elektita guberniestro de nova latina ŝtato.[4] Li estis kronita imperiestro la 16an de majo 1204, en la preĝejo Hagia Sofia.[5] La papo, kvankam dekomence surprizita pro la rabado fare de la krucmilitistoj en Konstantinopolo perturbita ĉar oni ne konsultis lin pri la dispartigo de la imperio, rapide agnoskis la latinan imperiestron.[6] Eĉ liaj malamikoj agnoskis, ke Baldueno estis homo kuraĝa, pia kaj memkontrolita.[7]