Balistika misilo estas misilo kiu mempropulsas sin nur dum la komenca parto de sia trajektorio kaj poste ne uzas proprajn motorojn por ŝanĝi sian trajektorion (ĉar sia movo baziĝas sur la leĝoj de balistiko). Ĉiuj ili uzas raketmotorojn kaj ĝenerale estas nomataj raketoj. Ili atingas altojn multe pli grandaj ol la krozmisiloj. Ili ne disponas de levofortaj mekanismoj, ĉar la tuta vertikala puŝforto estas donita dum la lanĉo.
La avantaĝoj de ĉi sistemo estas pli da rapideco dum vojo kaj multe pli da malfacileco por detrui ĝin.
La kosmaj raketoj estas raketoj kun diferenco, ke ili ne portas armilojn kaj estas pli grandaj ol la balistikaj misiloj.
Hodiaŭ la balistika misilo reprezentas la solan strategian malkuraĝigon ĉe plej multaj militfortoj; tamen iuj balistikaj misiloj estas adaptitaj por konvenciaj roloj, kiel la rusia Iskander aŭ la ĉina kontraŭŝipa balistika misilo DF-21D.
Interkontinenta balistika misilo estas misilo de longa trafdistanco, nome de pli ol 5 500 kilometron.